Salma renkontas la familion de Anna.
Anna! Mia plej amata filino!
Ha, ha, ha, ha… Panjo, vi havas nur unu filinon!
Jen mia koramikino, Salma.
Saluton!
Salma, jen mia fratiĉo, Tomaso!
Saluton!
Kaj jen mia aviĉo.
Saluton!
Jen mia patriĉo kaj jen mia fratiĉo, Julio!
Saluton al ambaŭ!
Jen mia fratiĉo Mario, kaj mia fratiĉo Ksavero.
Saluton Mario! Saluton Ksavero!
Vi havas tre grandan familion!
Sed mi havas nur unu filinon…
Panjo!
Pardonon! Mi nun havas du filinojn…
Bonvenon en la familio, Salma!
Dankon!