Zari kaj Lily estas en buso.
Lily, estas nova studento en nia klaso!
Li nomiĝas Mikaelo.
Ah, ĉu?
Jes, li venas de Usono.
Lia patriĉo verkas librojn!
Tre interese.
Li povas paroli la anglan, la hispanan kaj la portugalan.
Ah, li estas inteligenta.
Inteligenta… kaj granda! Kaj li havas tre belajn…
Ha ha! Tre belajn kion?
Mmm… Tre belajn ŝuojn.
Zari, Mikaelo estas malantaŭ vi.
Kio?!
Saluton, Mikaelo!
Saluton, Lily! Kiel vi fartas?
Bone. Dankon
Mikaelo, jen mia amiko, Zari.
Ŝi ŝatas viajn… ŝuojn.
Ah, mmm, saluton… Mikaelo.