Kie estas via koramiko?

Kie estas via koramiko?

Bea estas en la flughaveno.
Ŝi parolas kun la homo ĉe la giĉeto.
823Saluton! Ĉu vi bezonas helpon?
507Jes! Mi iras al Varsovio…
507...kaj mi ŝatus sidi apud mia koramiko en la aviadilo.
823Bone, ni havas du apudajn sidejojn.
507Bonege!
823Mmm… Kie estas via koramiko?
507Mi ne scias. Ĉu vi povas helpi min trovi ŝin?
823Kiel ŝi aspektas?
507Mmm… Ŝi estas granda, kun nigra hararo…
823Bone
507Ŝi ŝatas sportumi kaj danci...
823Ah…
507Kaj ŝi amas bestojn…
507…sed ŝi tro manĝas ĉokoladon.
823Bone... Kaj kiel ŝi nomiĝas?
507Ah, mi ne scias.
823Ĉu vi ne konas la nomon de via koramiko?
507Mi ne ankoraŭ havas koramikon.
507Ĉu vi povas helpi min trovi iun?