Nova mantelo

Nova mantelo

Vikramo estas ĉe vendejo.
Virino alparolas lin.
EsteroSaluton!
VikramBonan matenon.
EsteroĈu vi laboras ĉi tie?
VikramMi…
EsteroPerfekte! Mi bezonas vian helpon.
VikramSed…
EsteroMi bezonas novan mantelon.
EsteroĈu vi ŝatas la ruĝan?
VikramVi…
EsteroAŭ ĉu vi preferas la brunan?
VikramNu…
VikramLa bruna mantelo estas komforta kaj malmultekosta.
VikramSed la ruĝa estas tiel okulfrapa.
VikramKaj eleganta!
VikramĜi estas tute taŭga por vi!
EsteroEn ordo. La ruĝan mantelon mi volas!
EsteroDankon! Vi estas bona vendisto!
EsteroKiel mi pagu?
VikramMi ne scias.
VikramMi ne laboras ĉi tie.