Pli da spaco

Pli da spaco

Julio, amiko de Junior, parolas kun sia patro.
JulioMi bezonas laborpostenon, paĉjo.
FrancisJulio, vi aĝas ok jarojn.
FrancisVi ne bezonas laborpostenon.
JulioNi bezonas pli da mono.
FrancisNi havas monon, Julio.
JulioNi bezonas pli da mono por aĉeti novan domon.
JulioNia domo estas tro malgranda.
FrancisJulio! Nia domo ne estas malgranda!
JulioKaj ni bezonas novan aŭton.
FrancisKial?
JulioĈar la nuna estas tro malgranda.
FrancisJulio…
JulioNi bezonas pli da spaco.
FrancisĈu pli da spaco...?
JulioNi bezonas spacon por la bebo, paĉjo!
FrancisKiu bebo?
JulioLa nova bebo de panjo.
FrancisPanjo?! Bebo?!
JulioĈu vi estas en ordo, paĉjo?
FrancisNi bezonas novan domon kaj novan aŭton!
FrancisKaj jes, ni bezonas multe pli da spaco!