Zari vidas Oskaron, sian instruiston pri arto, lerneje.
Ĉu vi povas foti min, mi petas?
Kial?
Tion mi bezonas por miaj sociretoj.
Sed mi jam malfruas por la kunveno kun la aliaj instruistoj, Zari.
Bonvolu!
Nu, bone.
Dankon, jen mia telefono.
Bone.
Momenton… Ĉu mi bele aspektas?
Mi ne scias.
Jes, mi ĉiam bele aspektas.
Bonege.
Momenton… Ĉu apud aŭ antaŭ la pordo?
Apud la pordo.
Mmm… Mi pli ŝatas antaŭ la pordo.
Zari!
Bone, prenu la foton.Oskaro prenas foton.
Dankon!
Momenton… Ne! Mi bezonas foton de mi, ne de vi!
Ho ve! Ĝi jam estas publikigita!
Ups…
Ah, vidu! Jam kvindek homoj ŝatas vian foton.