
Bonan matenon
Bonan matenon, Priti!
Bonan matenon, karulo.
Kie estas miaj ŝlosiloj?
Viaj ŝlosiloj?
Jes, mi devas iri al laboro
Mi bezonas la ŝlosilojn de mia aŭto!
Ha, ha! Priti, viaj ŝlosiloj estas tie sur la tablo! Ha, ha, ha!
Pardonon, karulo, mi estas laca. Mi laboras multe!
Ĉu vi volas kafon?
Jes, bonvole!
Jen, karulo
Kie estas sukero? Ho, jen ĝi.Ŝi trinkas sian kafon.
Ho, ve!
Kio?
Tio estas salo!
Priti, vi estas tre laca!
Jes, mi bezonas pli da kafo. Kun sukero, ne kun salo!