Al la stacidomo!

Al la stacidomo!

Oskaro estas en taksio.
Lia amiko, Lina, stiras la taksion.
592Lina! Ĉu vi stiras taksiojn?
508Jes! Tio estas mia nova laboro!
508Kien vi volas iri?
592Al la stacidomo, bonvolu!
508Kie estas la stacidomo?
592Mi ne scias.
508Bone…
Lina ekveturas.
508Jen!
592Lina… Tio ne estas la stacidomo. Tio estas la universitato.
508Ah…
Lina reekveturas.
508Jen!
592Lina…
508Jes?
592Tio estas la hospitalo.
508Ah…
Lina reekveturas… ankoraŭ.
508Ni alvenis, Oskaro!
592Lina, tio ne estas la stacidomo…
508Mi scias, tio estas mia apartamento.
508Mi ne plu volas stiri taksiojn.
508Tio estas tro malfacila laboro.
Lina malfermas la pordon de la taksio.
508Bonan nokton, Oskaro!